MATERIALOJ ELDONITAJ DE "INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO"
IĈLM-Direktoro - D-ro Ronald J. Glossop, 8894 Berkay Avenue, St. Louis MO 63136, Usono telefonnumero - +1 314 869 2303; retadreso: <rglosso@siue.edu>
__________________________________________________________________________________
FLUGU KUN PETRO, verkita de Charlotte Kohrs (1995). 10-paĝa libreto de simplaj demandoj kaj respondoj por prepari infanojn sendi bildkartojn al aliaj infanoj. Kasedo estas havebla por aŭskulti la Esperantan tekston.
ELNA - sen kasedo 1.00 usona dolaro; kun kasedo 3.10 usonaj dolaroj.
ABC EN ESPERANTO, verkita de Charlotte Kohrs (1994). 32-paĝa aboco-libreto kiu instruas Esperantan alfabeton per infanstilaj desegnaĵoj.
ELNA - 5.00 usonaj dolaroj, UEA - 5,90 eŭroj.
DEK DEMANDOJ, verkita de Charlotte Kohrs (1993). 20-paĝa lernolibro por infanoj 7- ĝis 14-jaroj, kiu enhavas 10 ilustritajn lecionojn kun vortoj kaj muziko de simplaj kanzonoj por instrui la materialon en la lecionoj.
ELNA - 9.00 usonaj dolaroj, UEA - 9,90 eŭroj.
LA BELA PLANEDO, verkita de Charlotte Kohrs (2-a eld.,1992). 18-paĝa lernolibro kun 17 pensigaj kaj paroligaj lecionoj kun interesaj demandoj kaj respondoj pri nia planedo, inkluzive mapon de la kontinentoj kaj oceanoj.
ELNA - 1.00 usona dolaro, UEA - 1.20 eŭroj.
KANTU ESPERANTE KUN JANICO KAJ JOHANO (1991). 12 instruantaj kanzonoj por infanoj/komencantoj verkita de Charlotte Kohrs. Vortoj kaj muziko plus sugestoj por instruantoj. Kasedo estas havebla de la kanzonoj kantataj de Janico kaj Johano Atkinson.
ELNA - libreto sola - 1.50 usonaj dolaroj; libreto kun kasedo - 7.00 usonaj dolaroj;
UEA - libreto kaj kasedo - 6 eŭroj
NI ESPLORU LA MONDON, redaktita de Charlotte Kohrs (2-a eld.,1991). 22-paĝa geografia lernolibro kompilita de Esperanto-klasoj en ok diversaj landoj.
ELNA - 1.00 usona dolaro, UEA - ,90 eŭroj.
BONVENON, AMIKO! , verkita de Charlotte Kohrs (1989) kun ilustraĵoj faritaj de infanoj en elementaj lernejoj en San-Diego. Per siaj propraj desegnaĵoj pri aliplanedanoj, infanoj instruas Esperanton al la aliplanedanoj kaj aliaj infanoj.
ELNA - 1.20 usonaj dolaroj, UEA - 1,20 eŭroj
DEK FABELOJ, redaktita de Charlotte Kohrs kaj Dorothy Kruger (1986). 36-paĝa libreto de dek konataj rakontoj por infanoj/komencantoj, ilustrita de Alan Henderson, kun Esperanto-angla vortareto post ĉiu leciono. ISBN 0939057093.
ELNA - 4.50 usonaj dolaroj, UEA - 5,10 eŭroj.
NI PAROLU ESPERANTON KUNE, verkita de Charlotte Kohrs (1984). 44-paĝa, 16-leciona enkonduka dialoga-stilo lernolibro por angla-parolantaj infanoj.
ELNA - 9.00 usonaj dolaroj, UEA - 5,40 eŭroj.
__________________________________________________________________________________
"ELNA" indikas ke la aĵo estas havebla de la ELNA-libroservo, P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530, Usono, <http://esperantousa.hypermart.net/butiko>. Oni devas uzi usonajn dolarojn.
"UEA" indikas ke tiu libreto/kasedo estas havebla de la UEA-libroservo, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <http://katalogo.uea.org>. Oni devas pagi per eŭroj.
Vidu la retpaĝon <http://www.icxlm.org> por kopii ĉiujn materialojn.
Se vi ne povas pagi por aĵoj, bonvolu sendi al ni peton por senpage ricevi ilin. Ni celas helpi infanojn lerni Esperanton, ne gajni monon.