Dum la jaroj 1985-1986 ŝi kunlaboris kun Doroteo KRUGER
por eldoni la libreton DEK FABELOJ: LERNOLIBRO POR
GRUPA LEGADO AŬ HEJMA STUDADO. En la jaro 1987 ŝi
kaj kelkaj aliaj virinoj fondis IĈLM kun tri celoj: (1) enkonduki
Esperanton al infanoj en Usono kaj aliaj landoj. (2) iĝi ponto
inter infanoj kiuj lernas Esperanton en diversaj landoj, kaj (3)
krei kaj distribui senpage aŭ malmultekoste materialojn al
instruistoj de Esperanto kaj samtempe instigi la interŝanĝon
de bildkartoj kaj similaj materialoj inter gelernantoj en diversaj
landoj. Kompreneble, tiam ne ekzistis interreto, do oni devis
uzi paperon kaj sendi ĉiujn perpoŝte.
En 1987 Charlotte eldonis LET'S TALK AROUND THE
WORLD [NI PAROLU ĈIRKAŬ LA MONDO], ŝian unuan
lernolibron por anglaparolantaj instruistoj de infanoj. Tiun
jaron ŝi ankaŭ komencis novan projekton, LA REVUO DE
INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO. Ĝi enhavis ne nur dialogojn
(esperantaj kaj anglaj) sed ankaŭ bildojn, notojn, kaj
enigmojn desegnitajn de infanoj mem en diversaj landoj tra
la mondo. Dum kelkaj jaroj ŝi sendis ekzemplerojn al
instruistoj de Esperanto en multaj lokoj. Ŝi eĉ inkluzivis
desegnaĵojn kiujn infanoj en aliaj landoj sendis al ŝi. La lasta
numero de tiu revuo aperis en 1991 ĉar ŝi ne plu havis sufiĉe
da tempo kaj sentis ke aliaj taskoj estis plej gravaj. Ekzemple ŝi produktis tri videobendojn en kiuj la lernantoj mem instruis
Esperanton al aliaj infanoj. Ŝi ankaŭ komponis tre belajn kaj
utilajn instru-kantojn kaj eldonis libreton kaj sonbendon de
tiuj kantoj kun la titolo KANTU ESPERANTE KUN JANICO
KAJ JOHANO: 12 KONVERSACIAJ KANTOJ POR
KOMENCANTOJ. Ŝi sendis ilin al pli ol 375 klasoj tra la
mondo.
Kelkaj libretoj kiujn Charlotte eldonis por IĈLM uzis ĉefe
desegnaĵojn de infanoj en San-Diego (BONVENON, AMIKO,
ĈU VI PAROLAS ESPERANTON kaj BONVENON KAJ
SALUTON! PAROLU ESPERANTON KUN NI) sed ankaŭ de
infanoj en aliaj landoj (NI ESPLORU LA MONDON). Sed
Charlotte ankaŭ verkis siajn proprajn librojn--LA BELA
PLANEDO kaj DEK DEMANDOJ: LERNOLIBRO POR
INFANOJ 7 ĜIS 14-JARAJ kaj ABC EN ESPERANTO kaj
FLUGU KUN PETRO. Ŝi ankaŭ kreis specialajn projektojn
por infanoj kiel "Mondo Rondo" kaj "La Monda Stelaro" kaj
"Ago-Tago por Infanoj."
Dum tiuj jaroj Charlotte ricevis helpon de Janice kaj John ATKINSON, David JORDAN, kaj James FAUGHNAN en San-Diego; Kent JONES en Ĉikago; kaj Kim KEEBLE en Nov-Skotio, Kanado.
En la jaro 1999 pro sanproblemoj Charlotte decidis ke ŝi ne plu povus esti la Direktoro de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo." Usonanino Darlene Evans faris tion dum du jaroj, sed ankaŭ ŝi devis rezigni pro sanproblemo. En la jaro 2001 emerita profesoro Ronald Glossop iĝis la Direktoro. Li diris, "Mi opinias, ke mia ĉefa tasko estas informi ĉiujn pri la bonaj materialoj kiujn Charlotte kreis kaj daŭrigi la projektojn kiujn ŝi komencis. Nun oni devas uzi la reton por fari tion, sed oni ankoraŭ devas uzi ordinaran poŝton por kelkaj instruistoj, kiuj ne havas bonan ŝancon uzi komputilon."
Vilĉjo MANIA de Chikago en Usono kreis la retejon
http://www.icxlm.org,
kaj Charlotte donis al ni rajton meti ĉiujn ŝiajn verkojn
en ĝi. En la jaro 2005 Vilĉjo indikis ke li ne plu povas fari tion.
Feliĉe Enrique ELLEMBERG konsentis fari tion, kaj li baldaŭ
tre plibonigis la retejon, por ke ĉio estu en Esperanto, la angla
lingvo, kaj la hispana lingvo. Li ankaŭ aldonis aliajn edukajn materialojn kiel videojn kaj ligojn al aliaj utilaj retejoj. Nova afero kiun Direktoro GLOSSOP faris estas krei kelkajn novajn strofojn por la "Kanto de la Koloroj" kaj eldonis libreton pri ĝi kun belaj bildoj desegnitaj de Mar Cardenas. Tio haveblas ĉe la retejo.
Nuntempe IĈLM subtenas la retejon
http://www.icxlm.org,
vendas instrumaterialojn, kaj sendas senpage
instrumaterialojn al instruistoj de Esperanto tra la tuta mondo, aparte al pli malriĉaj landoj kiuj ne povas aĉeti ilin aŭ facile akiri la informon de nia retejo.
|