Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo
Charlotte KOHRS mortis
Charlotte Irwin Kohrs, fondintino de "Infanoj Ĉirkaŭ
la Mondo" kaj ĝia Direktorino dum multaj jaroj,
mortis je la 31-a de julio 2002 ĉe sia hejmo en San-Diego,
Kalifornio. Ŝi naskiĝis en 1910 en New Haven, Konektikuto
sed pasis plejparton de sia juna vivo en Berkeley,
Kalifornio kie ŝia patro, kiu scipovis dek unu lingvojn, estis
Profesoro pri Matematiko en la Universitato de Kalifornio.
Charlotte tre interesiĝis pri la instruado de Esperanto al
infanoj post la morto de sia edzo Lewis en 1982. Ŝi verkis
"malgrandajn librojn" por infanoj, inkluzive de
- ABC EN ESPERANTO,
- LA BELA PLANEDO,
- DEK DEMANDOJ,
- DEK FABELOJ,
- FLUGU KUN PETRO,
- NI ESPLORU LA MONDON, and
- NI PAROLU ESPERANTE KUNE.
Ŝi ankaŭ komponis dek du konversaciajn kantojn por
lernantoj. Ili estis eldonataj en libreto
- KANTU ESPERANTE kaj estis eldonataj ankaŭ kiel son-kasedo
- KANTU ESPERANTE KUN JANICO KAJ JOHANO.
Ŝi ankaŭ redaktis, eldonis, kaj distribuis tra la mondo
dum kelkaj jaroj novaĵleterojn por "Infanoj Ĉirkaŭ
la Mondo." Pro ŝia granda laboro por Esperanto
Charlotte estis nomata "Honora Membro"
de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko en 1999. Dum
ŝiaj lastaj jaroj, Charlotte ricevis multe da helpo pri Esperanto-aferoj de Jim Faughnan.
Dum du jaroj Charlotte studis ĉe Mills College, sed poste
ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Viskonsino. Iam ŝi revis
pri kariero kiel konĉerta pianisto, sed anstataŭe dum la
Granda Depresio ŝi laboris kiel profesia socio-helpisto
en Novjork-Urbo. Poste ŝi havis postenojn kiel instruisto
de antaŭ-lernejaj infanoj kaj iliaj gepatroj, mez-lerneja
instruisto (tiam ŝi kelkfoje instruis tiujn kiuj havas mensaj
problemoj), kaj lerneja parol-terapiisto. Ŝi ofte uzis pupojn
por instrui infanojn. Ŝi kreis specialan bild-vortan lingvon
por helpi infanojn, kiuj havas leg-problemojn. Ŝi ankaŭ
verkis libretojn kaj pup-teatraĵojn por ĉiuj infanoj.
Charlotte havis ses gefratojn, du el kiuj (Elly kaj Richard)
ankoraŭ vivas. Ŝi havis du idojn, Molly Kohrs McConnell
(bibliotekisto pri libroj por infanoj) kaj Chris Kohrs
(komputilisto); tri genepojn, Cathleen (kiu instruas infanojn
pri la medio ĉe publika akvariego), Paul (kiu studas iĝi
psikologo), kaj Christopher (kiu studas iĝi geologo); kaj
unu pranepo Tharyn (ses jar-aĝa).
Charlotte amis infanojn, naturon, muzikon, kartludojn,
kaj vortludojn. Ŝi estis tre optimisma persono kiu opiniis,
ke unu persono povas plibonigi la socion kaj la mondon.
Ŝi helpis multajn aliulojn, aparte infanojn, dum sia vivo.
Ŝiaj specialaj daŭraj donacoj al ni estas siaj libretoj kaj
kantoj por instrui Esperanton al infanoj tra la tuta mondo.
Tiuj materialoj, kiujn ŝi produktis, haveblos ĉe la nova
ret-paĝo por "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo"
ĉe la nova adreso
http://www.icxlm.org
Kontribuojn por honori ŝin oni povas doni al la "Fonduso por
Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" ĉe ELNA (P.O. Box 1129, El Cerrito CA
94530) aŭ al "Freedom from Hunger" (1644 DaVinci Ct., Davis CA
95617).