Esperanto   English

ESPERANTO KAJ MONDCIVITANECO

Ronald J. Glossop por la 39-a ILEI-konferenco, Parma, Italio, 28 Jul 2006

(Ĉi tiu teksto ankaŭ aperis en INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, 06/4, pp. 7-10.)

Homoj en Usono ofte demandas al mi, "Kial vi estas Esperantisto? Vi jam scipovas la anglan, la veran internacian lingvon. Vi povas vojaĝi preskaŭ ien ajn en la tuta mondo kaj ne bezonos alian lingvon." Eĉ homoj el aliaj landoj diras al mi la saman: "Kial denaska parolanto de la angla lingvo volus lerni Esperanton?"

Efektive, estas du respondoj. La unua estas la morala kialo. Jes, sendube mi estas tre bonŝanca ke mia denaska lingvo estas lingvo, kiun mi povas uzi en multaj diversaj landoj kaj en multaj partoj de la mondo. Sed tio estas nur hazarda afero. Mi ne elektis tiun situacion, kaj aliuloj ne elektis esti en malsama situacio. Mi ne rajtas postuli, ke aliuloj devas uzi mian nacian lingvon dum mi ne devas uzi iliajn naciajn lingvojn. Tio ne estus justa. Samtempe mi ne povas lerni eĉ malmultaj aliajn lingvojn el la granda kvanto de naciaj kaj etnaj lingvoj kiuj estas uzataj en la mondo. La racia solvo de tia lingva problemo estas, ke ĉiuj en la mondo devus lerni la saman naci-neŭtralan duan lingvon. Kiam mi unue pensis pri tiu ebleco, mi estis Usonano kiu neniam aŭdis pri la lingvo Esperanto.

Sed feliĉe en la jaro 1978 viro nomita John Sabin informis min, ke ekzistas en la mondo logika, planita lingvo, kiun multaj homoj jam uzas kaj kiun oni povas lerni multe pli rapide ol aliajn lingvojn. Krome tre grava afero estas la spirito kaj celoj de tiuj, kiuj uzas tiun lingvon. Ĝiaj uzantoj deziras aboli militojn, elimini maljustecon, protekti homajn rajtojn, kaj redukti la kvanton da mizero en la mondo. Tial Esperanto provizis bonan solvon al mia morala problemo rilate al la uzo de lingvoj en mondo kie ne ĉiuj uzis mian nacian lingvon. Mi nur bezonis lerni Esperanton kaj uzi ĝin kiam mi volas komuniki kun aliuloj kiuj uzis malsamajn naciajn lingvojn. Do mi Esperantiĝis.

La dua kialo ke mi estas Esperantisto kaj la ĉefa temo de ĉi tiu parolado estas ke mi volas esti vera mondcivitano. Mi nun opinias ke vera mondcivitano devas esti Esperantisto. Sed mi devas klarigi tiun deklaron. La afero ne estas simpla.

Ĉu persono kiu volas esti mondcivitano ne povas fari tion per la uzo de la angla lingvo? Mi devas konfesi ke por la 94 elcentoj de la homoj en la mondo kies denaska lingvo ne estas la angla, lerni la anglan sendube estas bona maniero por iĝi konektitaj kun la granda parto de la mondo kiu uzas la anglan lingvon. Sed rimarku, mi ne diris ke la lernado de la angla provizas paŝon al mondcivitaneco. Tiuj kiuj lernas la anglan lingvon povas partopreni en la granda parto de la mondo kiu uzas la anglan, sed la situacio ne estas la sama kiel esti civitano en komunumo. Kelkfoje oni malzorge parolas pri "la angla-lingva komunumo," sed tiu esprimo ne aludas al vera komunumo. Tiukaze ne ekzistas sento de komunumo; ne ekzistas komuna celo aŭ sento de solidareco. Ekzistas homoj kiuj uzas la saman lingvon, sed tio estas nur praktika afero. Tia grupo de homoj ne formas mondan komunumon.

Ekzistas ankaŭ alia kialo ke la uzantoj de la angla lingvo ne povas formi mondan komunumon. La fakto estas ke la angla lingvo estas nacia lingvo, kiun oni tamen nun povas uzi en multaj landoj de la mondo. Pro tio ĝi iĝis inter-nacian aŭ inter-landan lingvon. Por mi tio estas tre malsama afero ol esti tuttera aŭ tergloba lingvo. Kiam mi uzas la anglan lingvon, mi uzas mian nacian lingvon kaj ne povas senti ke per ĝi mi partoprenas en pli vastan efektivan tutteran komunumon.

Mi klarigu tion pli detale, ĉar ĉi tio estas grava sed malsimpla punkto. Oni devas konstati ke la situacio en nia nuntempa mondo ne plu estas la sama kiel la inter-nacia mondo kiu ekzistas en la 18-a, 19-a, kaj 20-a jarcentoj. Nun, en la 21-a jarcento, ni havas tergloban mondon. En tiu antaŭa inter-nacia mondo ekzistis multaj landoj ĉiu el kiuj havas siajn propran landan registaron, flagon, armeon, policon, lingvon, monon, himnon, kaj tiel plu. Se oni havus mapon aŭ globon kiu reprezentas tian mondon, la diversaj landoj estus en diversaj koloroj kun nigraj linioj laŭ la landlimoj. En tia mondo, iu ajn kunlaboro en la mondo ĉiam okazis inter reprezentantoj de la landaj registaroj en inter-naciaj organizaĵoj kiel al Ligo de Nacioj aŭ Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj kiuj uzas malsamajn naciajn lingvojn devis dungi interpretistojn kaj tradukistojn por komunuki unu kun la alia en internaciaj organizaĵoj. La mondo estis vidata kiel kolekto de relative sendependencaj landoj, kaj ĉiu homo devis esti civitano de iu lando. La individuoj mem kiel individuoj ne rajtis partopreni en tiaj inter-naciaj aferoj.

Kiam nia kara D-ro Zamenhof evoluigis novan lingvon por tia mondo, li ĝuste nomis ĝin "la Internacia Lingvo." Tiam la mondo ja estis inter-nacia mondo, do oni kompreneble parolis pri inter-nacia lingvo. Sed efektive, tiun novan lingvon aliuloj nomis per la nomo "Esperanto," kaj ĉiuj, eĉ Zamenhof mem en liaj paroladoj, konstatis ke ĝi estas lingvo per kiu ordinaraj individuoj povus komuniki rekte kun aliaj individuoj en la resto de la mondo. La nigraj landlimoj kaj apartaj landaj registaroj ne plu estis tiel gravaj. Por Esperantistoj, pro la komuna lingvo, la landlimoj disfalis. Ili ne plu estas civitanoj ĉefe de nur unu lando sed ili iĝas civitanoj de la planedo. Nova sento de solidareco kun ĉiuj homoj evoluis. La homaro ne plu havis nur "inter-nacian" aŭ "inter-landan" lingvon sed tute novan specon de lingvo, "tutteran lingvon" bazita de tuthomara spirito. Sekve tiu lingvo kaj tiu spirito iĝis bazo de tute nova speco de komunumo, tuttera komunumo. Tiuj kiuj apartenis al tiu komunumo kaj sentis lojalecon al ĝi povas esti mondcivitanoj malgraŭ ke tutmonda registaro ĝis nun ne ekzistas.

Plue en la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento ni ekvidis fotojn de la Tero el spaco. Ĉiuj povas vidi ke la landlimoj estas artefaritaj kaj ke ni ĉiuj estas Teranoj, ne nur loĝantoj en diversaj apartaj landoj. Ni povas scii kaj senti ke ni vere estas mondcivitanoj.

Mi volis iĝi parto de tiu nova tuttera komunumo, kaj mi vidis ke Esperanto estas la plej bona ilo por efektivigi tion. Mi vere konstatis ke "Esperanto ne estas nur lingvo." Iĝi Esperantisto estas la maniero en kiu oni povas iĝi parto de tuta nova speco de monda komunumo. Komence mi ne konstatis tion. Mi konstatis tion nur post kiam mi partoprenis en la Esperanto-movado kaj ekkonis individuajn Esperantistojn el multaj aliaj landoj. Mi sentas ke mi estas parto de vera tuttera komunumo bazita ne nur sur komuna lingvo sed ankaŭ sur komunaj celoj kaj sento de solidareco. Oni povas diri ke mi eklernis Esperanton ĉar mi volis juste komuniki kun aliuloj kiuj ne uzis la saman nacian lingvon, sed poste mi restis Esperantisto ĉar mi volas daŭre loĝi en la tertera Esperanto-komunumo. Pro Esperanto kaj per Esperanto mi povas esti kaj resti vera mondcivitano.

=== ===


English   Esperanto

ESPERANTO AND WORLD CITIZENSHIP

Ronald J. Glossop for the 39-a ILEI conference, Parma, Italy, 28 Jul 2006 (English translation, from Esperanto)

(This text also appeared in INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, 06/4, pp. 7-10.)

People in the United States sometimes ask me, "Why are you an Esperantist? You already know English, the true international language. You can travel almost anywhere in the whole world and not need another language." Even people from other countries say the same thing to me. "Why would a native speaker of English want to learn Esperanto?"

Actually, there are two answers. The first is the moral reason. Yes, undoubtedly I am very lucky that my native language is a language which I am able to use in many various countries and in many parts of the world. But that is only a chance event. I didn't choose that situation, and others didn't choose to be in a different situation. I do not have a right to require that others have to use my national language while I do not have to use their national languages. That is not fair. At the same time I can't learn even a few other languages of the large quantity of national and ethnic languages which are used in the world. The rational solution to such a language problem is that everyone in the world should learn the same nationally-neutral second language. When I first thought about that possibilty, I was a U.S. citizen who never heard of the language Esperanto.

But fortunately in 1978 a man named John Sabin informed me that there exists in the world a logical, planned language which many people already use and which one can learn much more rapidly than other languages. Besides, a very important thing was the spirit and aims of those who use that language. Its users want to abolish war, eliminate injustice, protect human rights, and reduce the amount of misery in the world. Therefore Esperanto provided a good solution to my moral problem in relation to the use of languages in a world where not everyone uses my national language. I only needed to learn Esperanto and use it when I want to communicate with others who use different national languages. So I became an Esperantist.

The second reason that I am an Esperantist, and the main theme of this talk, is that I want to be a true world citizen. I now think that a true world citizen must be an Esperantist. But I have to clarify that statement. It is not a simple matter.

Can't each person who wants to be a world citizen do that through the use of English? I have to confess that for the 94 percent of people in the world whose native language isn't English, learning English is undoubtedly a good way to become connected with the large part of the world that uses the English language. But note I did not say that the learning of English provides a step to world citizenship. Those who learn English are able to participate in the large part of the world which uses English, but that situation is not the same as being a citizen in a community. Sometimes one carelessly speaks of "the English-speaking community," but that expression does not refer to a true community. In that case the feeling of community doesn't exist; there is no common aim or feeling of solidarity. There exists people who use the same language, but that is only a practical matter. Such a group of people does not form a world community.

There also is another reason that the users of English are not able to develop a world community. The fact is that the English language is a national language, which nevertheless one now can use in many countries of the world. Because of that it has become an inter-national or inter-country language. For me that is a different matter than being a whole-world or global language. When I use the English language, I am using my national language and am not able to feel that by means of it I am participating in a wider real whole-world community.

Let me explain that in more detail, because this is an important but complex point. One has to realize that the situation in our contemporary world no longer is the same as the inter-national world which existed in the 18th, 19th, and 20th centuries. Now in the 21st century we have a global world. In that previous inter-national world there existed many countries each of which had their own national government, flag, army, police, language, money, anthem, and so forth. If you were to look at a map or globe which represents that kind of world, the various countries would be in various colors with black lines along their borders. In such a world, any cooperation in the world always occurred among representatives of the national governments in inter-national organizations such as the League of Nations or the United Nations. Those who use different national languages had to hire interpreters and translators in order to communicate with one another in inter-national organizations. The world was seen as a collection of relatively independent lands, and each individual had to be a citizen of some country. In inter-national matters the representatives of national governments spoke for all citizens of that country. The individuals themselves as individuals did not have a right to participate in such inter-national affairs.

When our dear Dr. Zamenhof developed a new language for that kind of world, he rightly called it "the International Language." At that time the world was an inter-national world, so one of course spoke about an inter-national language. But in reality, that new language others called by the name "Esperanto," and everyone, including Zamenhof himself in his speeches, realized that it was a language by means of which ordinary individuals would be able to communicate directly with other individuals in the rest of the world. The black national borders and the separate national government were no longer so important. For Esperantists, because of their common language, the national borders fell away. They no longer are citizens mainly of only one country but they become citizens of the planet. A new feeling of solidarity with all humans developed. Humanity no longer had only an "inter-national language" or "inter-country language" but a totally new kind of language, a "whole-world language" with a totally inclusive spirit. Consequently, that language and that spirit became a foundation for a totally new kind of community, a whole-world communty. Those who belong to that community and feel a loyalty to it can be world citizens even though until now a whole-world government doesn't exist.

Furthermore, in the 1960s we began to see photos of the Earth from space. Everyone can see that the national borders are artificial and that we all are Earthlings, not merely residents of various separate countries. We are able to know and to feel that we truly are world citizens.

I wanted to become part of the new whole-Earth community, and I saw that Esperanto is the best instrument for accomplishing that. I truly realized that "Esperanto is not only a language." To become an Esperantist is the way to become part of a totally new kind of world community. At the beginning I didn't realize that. I realized it only after I participated in the Esperanto movement and began to get acquainted with individual Esperantists from many other countries. I feel that I am part of a true whole-Earth community based not only a a common language but also on common aims and a feeling of solidarity. One can say that I began to learn Esperanto because I wanted to communicate in a just way with others who didn't use the same national language, but afterward I remained an Esperantist because I want to continue to reside in the global Esperanto community. Because of Esperanto and by means of Esperanto I am able to be and remain a real world citizen.


Aktualigita de Enrique,   14 januaro 2007