Rakontanto
|
Iam estis eta ruĝa kokino (nomita
Ruĝkokineto) kaj siaj
geamikoj: Porkino, Kato kaj
Azenido.
Iun tagon Ruĝkokineto trovis kelkajn tritiksemojn.
|
Ruĝkokineto
|
"Kiu helpos min planti la semojn?" demandis Ruĝkokineto.
|
Porkino
|
"Ne mi," diris Porkino, kapneante.
|
Kato
|
"Ne mi," diris Kato, kapneante.
|
Azenido
|
"Ne mi," diris Azenido, kapneante. "Mi estas laca."
|
Ruĝkokineto
|
"Do la tritiksemojn plantos mi mem," diris Ruĝkokineto.
|
Rakontanto
|
Do la tritiksemojn ŝi mem plantis.
Pluvis kaj sunbrilis. Baldaŭ la semoj kreskis kaj iĝis
ora tritiko.
Oni devis rikolti la oran tritikon.
|
Ruĝkokineto
|
"Nu, Kiu helpos min rikolti la oran tritikon?"
demandis Ruĝkokineto.
|
Porkino
|
"Ne mi," diris Porkino, kapneante.
|
Kato
|
"Ne mi," diris Kato, kapneante.
|
Azenido
|
"Ne mi," diris Azenido, kapneante. "Mi volas ludi."
|
Ruĝkokineto
|
"Do la tritikon rikoltos mi mem," diris Ruĝkokineto.
|
Rakontanto
|
Do la tritikon ŝi mem rikoltis.
Nun Ruĝkokineto devis porti ĝin al la muelejo,
kie la muelisto muelus la tritikon en farunon.
|
Ruĝkokineto
|
"Nu, Kiu helpos min porti la tritikon al la muelejo?"
demandis Ruĝkokineto.
|
Porkino
|
"Ne mi," diris Porkino, kapneante.
|
Kato
|
"Ne mi," diris Kato, kapneante.
|
Azenido
|
"Ne mi," diris Azenido, kapneante. "Mia patrino
hejmenvokas min."
|
Ruĝkokineto
|
"Do la tritikon portos al la muelejo mi mem," diris Ruĝkokineto.
|
Rakontanto
|
Do la tritikon ŝi mem portis al la muelejo.
Post kiam la ora tritiko iĝis faruno, Ruĝkokineto volis baki belan, krustan panon.
|
Ruĝkokineto
|
"Nu, Kiu helpos min baki belan, krustan panon?"
demandis Ruĝkokineto.
|
Porkino
|
"Ne mi," diris Porkino, kapneante.
|
Kato
|
"Ne mi," diris Kato, kapneante.
|
Azenido
|
"Ne mi," diris Azenido, kapneante. "Mi malsanetas."
|
Ruĝkokineto
|
"Do la belan, krustan panon bakos mi mem," diris
Ruĝkokineto.
|
Rakontanto
|
Do la belan, krustan panon ŝi mem bakis.
Kia bongusta odoro trapenetris la dometon!
|
Ruĝkokineto
|
"Nu, Kiu helpos min manĝi la belan, krustan panon?"
demandis Ruĝkokineto.
|
Porkino
|
"Jes, ja. Jes mi," diris Porkino, kapjesante.
|
Kato
|
"Jes, ja. Jes mi," diris Kato, kapjesante.
|
Azenido
|
"Jes, ja. Jes mi," diris Azenido, kapjesante.
"Mi tranĉos ĝin per mia tranĉileto."
|