INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO
Ronald J. Glossop, Direktoro
Jar-raporto, 1-a junio 2003
Malĝoja tasko por mi dum la pasinta jaro estis verki
nekrologon por Charlotte KOHRS, fondintino de Infanoj
Ĉirkaŭ la Mondo. Ŝi mortis je la 31-a de julio 2002. La
nekrologo aperis en kelkaj lokoj, inkluzive de INTERNACIA
PEDAGOGIA REVUO, 2002/3, pp. 18-19 kaj JUNA AMIKO,
decembro 2002, numero 4 (103), paĝo 21.
En oktobro 2002 mi iris al San-Diego kaj kolektis
multajn materialojn, kiuj apartenas al IĈLM. Ili nun estas ĉe
mi. Mi uzas la kovertojn por sendi la libretojn kaj kasedojn
faritajn de Charlotte al instruistoj, ĉefe tiuj kiuj ne povas aĉeti
ilin pro manko da mono, ekzemple, en Hindio, Tanzanio,
Romanio, Venezuelo, Hispanio, Brazilo, kaj Rusio.
Mi ankaŭ sendis ekzemplerojn de tiuj materialoj al
Katalin KOVATS en Nederlando. Ŝi metis informon pri ili
en la retejon por Esperantistaj instruistoj
http://www.edukado.net/
Ĉi tiuj materialoj haveblas ĉe ELNA aŭ UEA kaj ankaŭ
rekte de mi. Mi respondis al ĉiuj petoj kaj korespondaĵoj
senditaj al mi. Ankaŭ mi renkontis en Londono dum julio
instruistinon Annice SZRAJBMAN, kiu redaktas kaj
distribuas EKU!, Esperantan bultenon por infanoj.
La vortoj de LA KANTO DE LA KOLOROJ [RUĜA POMO],
kiujn mi sendis al JUNA AMIKO, finfine aperis en numero
104 por marto 2003, paĝo 6. Mi preparis novajn
ekzemplerojn de DEK FABELOJ, kaj mi aĉetis specialan
vinktilon, por ke mi povu produkti novajn ekzemplerojn
de la diversaj aliaj libretoj, kiujn Charlotte verkis.
Enrique, en Kalifornio, Usono, estras la retejon por IĈLM
(2006), nun kun la nova pli simpla adreso
https://icxlm.org/
Ĉi tiu retpaĝo montras ĉefe materialojn verkitajn de
Charlotte, kaj eĉ provizas prononcadon por la vidataj
vortoj.
Mi intencas ĉe-esti la ILEI-konferencon en Svedio dum
la venonta aŭgusto (2003), kaj tie mi donos prezentaĵon
pri la historio de IĈLM.
Mi serĉas aliajn personojn, kiuj volus esti
estraranoj/konsilantoj por IĈLM. Se vi volus fari tion,
bonvolu kontakti min ĉe